Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

En cent formoj...

En cent formojn mia am' sin vestas,
en cent formoj vin ĝi fantazias.
Jen insul' vi estas, kaj ĝi, fluo
sovaĝega, ĉirkaŭ vi pasias.

Alifoje vin, ho mia dolĉa,
mi imagas katedralo svelta,
kies murojn kovras mia amo
alte kiel la hedero verda.

Jen vi estas riĉa vojaĝanto,
kaj la am' atakas vin bandite,
jen ĝi, kiel pia almozulo,
petas vin humile kaj hezite.

Jen Karpat' vi estas, kaj mi: nubo,
vian koron sturmas per la tondroj,
jen rozuj' vi estas, kaj mi trilas
najtingale sub la dolĉaj frondoj.

Ŝanĝiĝemas mia am', sed ĉeson
ne konante vivas kaj abundas.
Ĝi ne malfortiĝas mildiĝante:
eĉ trankvile, la river' profundas.